Soneto pri lasta pikniko
ni volas fini per pikniko 
belan restadon en montaro 
kun ĉampano kaj manĝspritaro 
laŭ improviza artifiko 

nepre ĉe bruanta torento 
kaj post vojo almenaŭ hora 
por ke nia farto humora 
memore restu kun bonsento 

la semajno estis sukcesa 
eĉ se vojoj estis malpezaj 
por ke vivo ne estu stresa 

nun ni veturas al Zuriko 
pagi fakturojn antaŭ prezaj 
vojaĝoj al fora amiko 
Gimmelwald, la 29an de julio 2006