Soneto - pri kio nun temas?
temas pri Wojciech Jaruzelski 
mi estis lia kontraŭanto 
kaj nun mi estas apoganto 
apoge mi volas burleski 

li ne estis aparatĉiko 
kiel aliaj partianoj 
mi ne defendas lin sed manoj 
liaj agis kontraŭ hektiko 

li renkontis intime papon 
kaj faris ĉion laŭ konsilo 
papo dankis tiun satrapon 

hodiaŭ ekestas similaj 
kazoj laŭ pli danĝera stilo 
elitoj estas malhumilaj 
Zuriko, la 6an de julio 2006