Soneto estas mia preĝo
mi frapas en malvernisita 
ligno kaj mi antaŭen iras 
survoje mi ĝojas kaj miras 
pro detalo malpurigita 

mi amas silenton kaj preĝe 
absolvas per miaj poemoj 
miajn pekojn je multaj temoj 
zorgante por ke estu leĝe  

de tempo al tempo sopiro 
helpas min dum marŝo al celo 
mi ne rezignas de inspiro 

simpleco sed ne mizereco 
ankaŭ mia ŝatata velo 
inspiras min en trankvileco 
Zuriko, la 7an de julio 2006