Soneto pri registarŝanĝoj
en Pollando okazas ŝanĝoj 
post kiuj du fratoj ĝemeloj 
marŝas brave al propraj celoj 
per prudaj sistemaj aranĝoj 

unu frato nun prezidento 
kaj ĉefministro estas l' dua 
la afero estas kongrua 
kun diktatura movimento 

"kia nacio - tia povo" 
ĉu proverbo aŭ ĉu slogano? 
tio ne gravas - gravas movo 

jen antaŭ okuloj de poloj 
komenciĝas la uragano 
sed ne pitoreskaj petoloj  
Zuriko, la 9an de julio 2006