Soneto pri fuĝo de ardo
l' unuan de aŭgusto festas 
nacian tagon Helvetio 
kaj ni fuĝas en Florencio 
de ardo kiu nin molestas 

sur monteto temperaturo 
estas vere ne tiel varma 
kaj vidindaĵo estas ĉarma 
en ombro de teatra turo 

ĉe Guinness ne pri Irlandio 
laŭ bierdeveno sed tarde
venis memoro pri Svisio 

por kio ni ĉi tie venis 
se nia lando nun malarde 
siajn montojn por ni eltenis?
Florenco, la 1an de aŭgusto 2006