Soneto pri la forpelintoj
mi tute ne volas kompari 
mian sorton kun la germana 
ekspozicio estas vana 
kaj mi devas ĝin kontraŭstari 

mi estas ankaŭ forpelinto 
tamen mi ne ŝuldis pro tio
germanoj ŝuldas eĉ pri ĉio 
laŭ ilia pasea pinto 

la plej bona mia amiko 
estis germano kaj korece 
mi skribas pri lia etiko 

tamen inter ili troviĝas 
homoj kiuj agas maldece 
pro tio mi maltrankviliĝas
Zuriko, la 10an de aŭgusto 2006