Soneto pri tristo sen kaŭzo
ĉu vi tristas? ŝi min demandis 
kaj respondo estis silento 
eĉ pli granda demenca sento 
la tutan pasintecon fandis 

neniu min tie atendas 
eĉ ne tombo en venonteco 
vana estas mia poleco 
sed neniu patrujon mendas 

al malordo al pruda sfero 
kaj al novriĉulaj fantomoj 
mi ne revenos sen espero 

ŝi min tre karese konsolis 
per de miaj verkaj simptomoj 
ĉar ŝi ekkoni landon volis 
Zuriko, la 11an de aŭgusto 2006