Soneto pri io konstanta
Herr Johannes Erdmann von Krosswitz 
sendis linkon kun sia paĝo 
sed ida sango por omaĝo 
ne taŭgas eĉ por unu solstic' 

ĉiu blanka flava aŭ nigra 
restas kun "nulo" "A" Bo" "ABo" 
oldulo kiel eta knabo 
sanga deveno estas migra 

filo de polo katenita 
en Siberio estas ruso 
se estis tie edukita 

lingvo en kiu maturiĝas 
homo estas sorta rebuso 
kiu tre malofte solviĝas 
Bastiono de Silento, la 13an de aŭgusto 2006