Soneto pri iu formato
opinio sonas supraĵe 
ke "komuĥo" kaj framasono 
sed tamen kun bona fasono 
sendependa agas multdraĵe 

li ĉiam estas tre kritika 
"komuĥo" estas mokvortaĉo 
pri komunistoj ne por plaĉo  
por li simpatie unika 

temas pri tre bona amiko 
pro tio mi ne donas nomon 
por li restu en ekzotiko 

ŝercoj miksiĝas serioze 
dum mi memoras lian domon 
ni drinkis tiam grandioze 
Bastiono de Silento, la 25an de aŭgusto 2006