Soneto pri malkona volo
mi telefonas al slavistoj 
kaj mi demandas pri volumo 
de kona... "tiu personumo 
ne estas ĉe esperantistoj" 

mi poste ridis en salono 
de Beda Eigenmann - doktoro 
kiu ŝercis pri sanhororo 
"per doloro iri al kono" 

mi skribis pri Załuski-hundo 
kaj pri ilia familio 
sed jam finiĝis idilio 

mi legas - prusa asocio 
pri posedo de Silezio 
plendas - dia volo - abundo 
Zuriko, la 29an de aŭgusto 2006