Soneto pri sistemŝanĝanto
mi skribis antaŭ dek du jaroj 
"oni venkis kun pietismo
komunismon per komunismo" 
nun mi aŭdas pri tiu faro 

komunisto mem komunismon 
degradis laŭ komuna volo 
decidis la tuta popolo 
por aplaŭdi oportunismon 

ŝanĝado estis akceptita 
de la ŝtata sekura servo 
kaj ĝi vole estis prenita 

pripensu organizan temon 
kun la papa beno en vervo 
Jaruzelski ŝanĝis sistemon 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 2006