Soneto laŭ fotografio
en HEROLDO fotografio 
ĉiuj rigardas al kamero 
en ĉiuj mienoj somero 
kvalito de litografio 

sube longa komentario
kompreneble tutcerta vero 
de la plej fama sur la tero 
la unua sekretario 

gastoj kiuj neniam venos 
aldonas por ĉio gravecon 
legantoj tion ne komprenos 

sed tio entute ne gravas 
oni trovos novan eblecon 
por teksto kiu ĉion havas 
Florenco, la 4an de aŭgusto 2006