Soneto - kiu mi nun estas
mi ne sentas min "polonuso" 
laŭ pasinteco kolonia 
nek aktivulo "polonia" 
mi estas homo kun statuso 

abelo min pikis nasktage 
en ĝardenkabano de avo 
sed ekestis mirakla savo 
por kuracistoj malimage 

mi skribas pole kaj parolas 
dum ĉiutageco germane 
en Esperanto mi petolas 

alilande mi restas ĉie 
sed en Svisio ofte vane 
mi balotas demokratie 
Zuriko, la 1an de septembro 2006