Soneto kun floro por Weitsman
Patricia A. Weitsman primokis 
polajn soldatojn en Irako 
ke estas pigraj en atako 
grandajn kostojn Usono lokis 

por la aŭtorino aplaŭdo 
servistojn oni devas bati 
ilian sklavecon konstati
kaj "polish jokes" doni por aŭdo 

pola koboldo en Usono 
falas antaŭ Bush surgenue 
la anglan prenas por kupono 

ŝercojn "polish jokes" ne komprenas 
sed Bush lin brakumas enue 
poloj tiujn mokojn eltenas 


Zuriko, la 10an de septembro 2006