Soneto sen pola pasporto
papo forlasis Bavarion
kaj revenis al Vatikano 
min benis li nur de ekrano 
ĉu plibonigis historion? 

Ćesja kunvenon partoprenis 
okaze de nia maturo 
post kvindekjara aventuro 
vizaĝoj klaran spuron tenis 

Bush kun unu pola koboldo 
parolis kvin hontajn minutojn 
raketojn menciis heroldo 

mi redonas l' polan pasporton 
por protesti militajn brutojn 
mi certe tenos tiun vorton 
Zuriko, la 14an de septembro 2006