Soneto je literatoro
Maurycy Mochnacki defendis 
ĉiurimede romantikon 
tretis pozitivism-etikon 
oni lin kritike ofendis 

havis kolopodojn kaj bonfartojn 
li ofte loĝis en prizono 
poste venis pro tio bono 
ludis diverskolorajn kartojn 

sekreto - kio en ni sidas 
ĉu diablo aŭ ĉu anĝelo? 
ĉar ekstere oni ne vidas 

progreso restas en rezulto
malscio en manko de celo 
kaj problemoj en katapulto 
Bastiono de Silento, la 15an de septembro 2006