Soneto pri malprava bruo
sur l' mondo disiĝas bruado 
pro ĝusta parolo de papo 
tiu aŭ alia satrapo 
diras pri kreda ofendado 

mi estas en tiu konflikto 
kun Benedikto la Deksesa 
l' tuta temo estas opresa 
ĝuste kun virina aflikto 

ĉar virinoj estas sklavinoj 
en la islama eklezio 
kaj sanktaj militoj rutinoj 

kiam estos malpermesota 
tiu brutala abrazio 
kaj virina digno uzota? 
Zuriko, la 16an de septembro 2006