Soneto je anstataŭaĵoj
lastatempe mi strange agas 
ekzemple kiel fotografo 
mi ĝuste konstatis ĉe kafo 
ke mi ne pri ĉio imagas 

mi faris fotojn ne por tiu 
kiu ilin mendis antaŭe 
tamen mi revenis ĉirkaŭe 
al temo kaj sciis neniu 

la plej strangaj estas tradukoj 
de l' lingvo kiun mi ne konas 
mi povas agadi ĉe ukoj 

iam mi instruis pri tio 
kio ĝis nun malscie sonas 
ekzemple pri revolucio 
Zuriko, la 26an de septembro 2006