Soneto kun atendplenado
tre ofte mi sentas silenton 
kun ĝi mi tute malaperas 
kaj revas kaj ankaŭ esperas 
mi ne priskribos ĉimomenton 

se estas en kapo vakuo 
la stato kiam mankas pensoj 
kaj venas neniuj kompensoj 
konscienco falas al truo 

pro tio mi preferas staton 
je kiu mi maltrankviliĝas 
eĉ se ĝi emas voki faton 

inspiron mi verki ne povas 
tiam atentado pleniĝas 
per laboro kiun mi trovas 
Zuriko, la 28an de septembro 2006