Soneto pri dekstraj meritoj
kontraŭkomunisma amaso 
estis antaŭe komunisma 
poste ankaŭ tre lojalisma 
kiam fortiĝis proletklaso 

unue ĉiuj kriis "hura!" 
kontraŭ mizera pasinteco 
sed kiam mankis libereco 
ribelo fariĝis terura 

Junio kaj poste Oktobro 
sed l' unuaj estis germanoj 
la ideo venis tra Odro 

ĉiuj ribeloj estas leftaj 
kaj devenas de fremdlandanoj 
dekstraj meritoj estas greftaj 
Zuriko, la 6an de septembro 2006