Portalo de Plezuro
     
Verda Stelo sur Zamenhof-tombo (Desegnis JSS - la mozaikon faris Władysław Popielarczyk - fotis Andrzej Warmiak)
Soneto pri la mozaiko

la mozaiko „Verda Stelo“
antaŭe de Zamenhof-tombo
estas mia zorga aplombo
fiere konvinkanta belo

mi donis ĉi tiun projekton
al iama sekretario
de Esperanto-Asocio
evitante lian suspekton

Władysław Popielarczyk faris
l’ mozaikon laŭ mia skizo
kiun mi konsulte preparis

post jaroj mi estas kontenta
ke tiu arta improvizo
fariĝis ankaŭ monumenta

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 14-an de aprilo 2009






» Tombo de Zamenhof en Varsovio

» Zamenhof