Zamenhof - pola kuracisto

Homoj, kiuj akceptas okupadon de Pollando pere de tri iamaj imperioj diras, ke Zamenhof estis ruso. Laŭ tiu pensado Henryk Sienkiewicz estis ankaŭ ruso kaj Maria Skłodowska-Curie estis rusino (konataj estas problemoj kun ŝia rusa pasporto en Parizo), antaŭ ĉiuj Fryderyk Franciszek Chopin - estis vere tipa ruso,  malgraŭ la franca patro, ĉu ne?
Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko, poste vivis en Varsovio, ambaŭ urboj apartenis antaŭ la konkeroj kaj apartenas nun al la pola teritorio. Li estis judo, li estis ankaŭ polo, ĉar laŭ internaciaj leĝoj, mi substrekas tion, INTERNACIAJ LEĜOJ, homo naskiĝinta sur la teritorio okupata, apartenas civite kaj leĝe al la ŝtato, kiu perdis iam liberecon kaj poste reakiris liberan staton, en tiu kazo al Pollando.
Pro tio en ĉiuj gravaj enciklopedioj de la mondo Lazaro Ludoviko Zamenhof estas menciita kiel pola kuracisto, ĉar alie ne povas esti, tiu afero estas jam delonge internacie prijuĝita. Pri tiuj, kiuj nur agitas por homaj rajtoj (ankaŭ lingvaj) kaj ilin ne akceptas, eĉ ne respektas, mi nun entute ne volas opinii, sed ilia eraro, kompare al internaciaj interkompreniĝoj, estas evidenta.
Laŭ tiuj klaraj internaciaj kriterioj Zamenhof estis polo, eĉ se li (povas esti) mem volus esti ruso. Ĉiuj aliaj kriterioj (ekzemple familiaj) en tiu ĉi kazo entute ne gravas. Interesa afero, ĉu li parolis kun poloj ruse kiel kuracisto? Certe ne, ĉar li entute ne havus pacientojn! Tuj venas alia demando, kial li al Moskvo ne translokiĝis por praktiki sian rusecon? Verŝajne pro tio, ke en la rusa alfabeto mankas litero "h" kaj vokalo "ho" entute ne ekzistas...


Zuriko, la 23an de decembro 2006                 » Fotografio de Zamenhof farita en Zuriko


» LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil
malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado
akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone


» Soneto pri la mozaiko         » Tombo de Zamenhof en Varsovio