|
Soneto elekta baneje dum nia frivolo restada en CERVO de Sovaĝa Domo nin frapas psikoza sindromo de konstanta pluvo - jen DADA unu afero estas grava ĉar en la hotela banloko mi estas sola kaj sen moko ekstera mondo restas lava kiel longe mi povas bani? certe ne dum la tuta tago forta akvo emas min tani respondo miksiĝas kun dubo ĝis al la limo de imago kovrita per senĉesa nubo Sovaĝdomo - la hotelo CERVO, la 11-an de julio 2014 » Toggenburg » Aventurismo |
|
©2014 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |