Soneto por la svisa festo

sur la mondo homoj malsatas
dum svisoj vivas tre abunde
rekta demokratio grunde
vivan respondecon konstatas

en aliaj tiel nomataj
demokratioj mankas povo
kiu venas de suba movo
por ĉiuj estu bezonataj

tiu stato ne daŭris ĉiam
sen la sistema konkordanco
ĝi povus profiti neniam

heroo estas tiu homo
kiu venkas kontraŭ instanco
vive sed ne kiel fantomo


Zuriko, la 1-an de Aŭgusto 2013


» La svisa nacia festo 2013

» Aventurismo