|
Paĝo | 1 | |
|
Soneto pri foira Lido
ni estis denove en Lido por aĉeti sur la foiro legomojn kaj sonĝi pri miro kiu nun restas en likvido
komercistino pri kazeo ne ridis al propra produkto sed al iu grandega frukto taŭga por agrara muzeo
telefonis miaj fratinoj kiel ĉiam kun sandeziro je diversaj feliĉkombinoj
mi eksciis pri la nomtago ekestis sekreta inspiro tamen sen iu ajn imago
Venecio, la 18-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |