|
Soneto pri japana kato Takashi Hiraide skribis libron "La gasto en ĝardeno" en kiu la kata omeno graviĝis kaj eĉ fine tribis mi legis la verkon ekscite ĉar la kato estis simila al nia en Zweisimmen - stila profite ankaŭ deficite ambaŭ katoj mortis sed nia havas tombon por la memoro kun roza arbusto mania tial mi legi rekomendas la libron kun granda valoro al tiu ĝi certe pretendas Le Vignole, la 15-an de aŭgusto 2015 » Soneto pri la kata tombo » Soneto pri Zweisimmen-kato » Soneto denove kun kato » Sonetoj postsonetadaj » Sonetoj diverslokaj tempe |
|
©2015 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |