Portalo de Plezuro
     
 Pentekosta finaĵo de Sonfestivalo en Alt St. Johann (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto pri sonfestivalo

mi iam gvidis la korusojn
en liceo pedagogia
kaj teknikumo industria
do mi konas direktant-plusojn

dum festivalo de jodlantoj
regis alta muzik-nivelo
atestanta pri arta belo
de nekredeblaj natur-kantoj

programo svis-federacia
kun eroj hindaj korsikanaj
rusaj serbaj sudafrikanaj

mankis koruso esperanta
kiu eĉ estus apoganta
en la rondo internacia

Jan Stanisław Skorupski
Alt St. Johann, la 24-an de majo 2010



» Toggenburg-1
» Toggenburg-2
» Toggenburg-3
» Toggenburg-4
» Aventurismo