por teksi vortojn inter frazoj nur pri volo tamen sen devo en la menso fariĝas krevo kaj velkas pro tio emfazoj mi devis iam delikate enplekti pensojn malpermesajn aldonante tekstojn karesajn por aprobo eĉ apostate nun mi libere sen problemo diras ke tiu aŭ alia estas diboĉo laŭ la temo ne gravas ĉu grava persono ĉu kanajlo anomalia mi kritikas ĉiujn laŭ kono