Sed...

Ĉiu estas artisto
Sed ne ĉio estas arto
Ĉio estas poezio
Sed nur malmultaj estas poetoj

Jan Stanisław Skorupski
de la poemo "Silento" 1956


» Biografio
» Letero
» Lingvoesploro
» Silento
» Soneto pri lingvaj parioj
» Svislando
» Verkisto

Aldona frazo...
En la interreto oni povas trovi diversajn strangaĵojn, inter aliaj mian nomon, kiun oni ligas kun diversaj ideologioj, pro tio mi devas konfesi tion, ke mi estas homo absolute libera de ĉiuj „ismoj“, sendepende de iliaj (eble) pozitivaj aŭ noblaj valoroj; mi ne ĵuras kaj ne enmetas banderolojn, mi subtenas nur unuopajn eventojn, sed ne tutajn ideologiajn programojn, do estas eraro ligi min kun iu „civitismo“ aŭ „raŭmismo“, eĉ se mi eble iun eron de ili aprobis.
» Gecivitanoj