Soneto_Esperantbonfarta

Paĝo | 1 |


 

Soneto esperantbonfarta

 

lingvaj problemoj ofte venas

vizitante diversajn landojn

oni devas havi demandojn

plena silento ne konvenas

 

germanlingva ĉiutageco

por poezio ne inspiras

en alia lingvo mi miras

sed mankas ĝia realeco

 

en Esperanto venas certa

decido kiu restas mia

ĉar mi estas sufiĉe sperta

 

eĉ en Venecio okazas

situacio emocia

kiam mi la italan brazas

 

Venecio, la 24-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

 www.skorupski.com