|
Paĝo | 1 | |
|
Soneto flustras pri Veneto
hieraŭ pluvis iomete hodiaŭ venis varma suno morgaŭ komenciĝos aŭtuno sed delikate kaj diskrete
verdaj arboj flustras vegete zumas Venecia Laguno ke la ekologia puno tuŝos naturpekulojn rete
grandaj ŝipoj navigas strete manifestanta oportuno postulas trankvilon konkrete
vero aperas interprete iam mi veladis per skuno nun per plumo ofte pamflete
Venecio, la 21-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |