|
Paĝo | 1 | |
|
Soneto kun abelejmastro
sur Zattere daŭras foiro kun ekologiaj produktoj por sanaj homoj sanaj fruktoj por malsanaj restas suspiro
mi aĉetis baren-mielon klare – mielon de bareno kiu estas mara tereno posedanta landan ĝemelon
abelejmastro Ferdinando parolas kun siaj abeloj pri ekologia marĉando
li nun estas abela bejo por ni lumas la samaj steloj mi naskiĝis en abelejo
Venecio, la 20-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |