Soneto_kun_partia_baro

Paĝo | 1 |


Soneto kun partia baro

 

hazarde mi ekvidis baron

antaŭ fenestroj ĉe Laguno

ekestis partia tribuno

mi sakras ĉi tiun altaron

 

feliĉe ni estos dimanĉe

sur la insulo Sant’ Erasmo

ni festos kun entuziasmo

la mostajn morojn vinobranĉe

 

dum la hodiaŭa promeno

renkontis mi grupon da poloj

kaj ni parolis pri festeno

 

ĉar ili studis menuaĵojn

konsiloj gvidis al petoloj

manĝu sed ne mendu manĝaĵojn

 

Venecio, la 6-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski  

www.skorupski.com