Soneto_kun_pluva_vetero

Paĝo| 1 |


 

Soneto kun pluva vetero

 

dum tuta nokto hurlis ŝtormo

kun fulmbriligantaj tondregoj

batanta vente al pordegoj

oni ne esperis pri dormo

 

silento alvenis matene

poste mallonge brilis suno

ne forgesante pri aŭtuno

tuj aperis nuboj ebene

 

ekestis trinkuma vetero

mi trinkas akvon ne ĉampanon

en kiu troviĝas kolero

 

ne okazos nokta vizito

ni devas ŝangi nian planon

restante hejme en la lito

 

Venecio, la 1-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski

 www.skorupski.com