Soneto_pri_nunaj_tendencoj

Paĝo | 1 |


 

Soneto pri nunaj tendencoj

 

en sankta-Helena-kvartalo

ekspozicio kun verdaĵoj

avertas pri katastrofaĵoj

laŭ propra artista mentalo

 

oni vidas tristajn objektojn

de kiuj signifo sekreta

kaŝiĝas en formo diskreta

tuŝanta nunajn arkitektojn

 

la iama klostro nun vivas

per tute alia movado

ekzemple infana festado

 

arkitekturo nun kultivas

ekologion laŭ pensado

ne nur laŭ moda misklaĉado

 

Venecio, la 26-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

 www.skorupski.com