Soneto pri la milicisto
intervjuo kun milicisto 
en "Literaturna Gazeta" 
estis incite memportreta 
kaj laŭda por ĉefmilitisto 

komandanto de milicejo 
ĉe Jezuicka - mia strato 
fariĝis heroo de fato 
preskaŭ por ĉiu redaktejo 

mi konis lin - estis sincera 
pro tio donis intervjuon 
kiu fariĝis kariera 

Konstanty Machnowski nun certe 
travivas renovigan ĝuon 
por opozicio oferte 
Zuriko, la 16an de decembro 1996