unuplane iu volupte kvinfingre sian kolon klivas lispas "se mi drinkas - mi vivas" batas sian kapon abrupte duaplane - Kaliningrado venas damoj en granda kvanto ĉiu zorgas pri varm-amanto staranta je akvofalado l' bildo ne estas tragedio sed ĉiutaga malheleco ŝirita enciklopedio polico agadas rutine ne zorgante pri malnobleco dum vivo aspektas putine