kreantoj de postaj aŭguroj diras ke kvar jarojn pli frue naskiĝis... sed sonas enue klaĉo pri iamaj futuroj laŭ kalendaro la komenco kaj same iam estos fino sendepende de datkombino sen iu ajn kroma demenco ni deziru ĉitage ĉiujn por malsatuloj estu sataj kaj havu problemojn neniujn ĉiujare Dia Infano benu nin por ni estu frataj sen uzo de moka rikano