Soneto kiel Dio volis
de frumateno ĝis vespero 
laboras tiu kamparano 
per fosmaŝino aŭ per mano 
ĵetas ŝtonojn eĉ al infero 

je ĉiu vetero laboro 
estas al tempo adaptita 
kaj telefone kontraktita 
laŭ kongrua profitfaktoro 

helpantoj de Portugalio 
laboras laŭ nepra bezono 
li pensis ankaŭ pri Polio 

mastro ĉeestis sed ne helpis 
dum servisto ŝvitis ĉe ŝtono 
laŭ volo de Dio li felpis 
Avers-Cröt, la 24an de julio 2000