mi fidas iun ĝisprofunde aŭ mi tute ne povas fidi ĉar iu min volas perfidi kaj tion travivas mi vunde tiu ofta manko de fido koncernas min ankaŭ en fono kaj kiam alvenas bezono mi tuj forgesas pri perfido aliaj min vidas suspekte ĉar mi estas iom alia sed ili pensas tro konjekte tiel nia rondo fermiĝas per komuneco opinia mi kun ili fide ligiĝas