Soneto postdektridecembra
oni observis tion klare 
memoro pri famaj eventoj 
fluis en venenaj torentoj 
malpure kaj ankaŭ amare 

Jaruzelski havas formaton 
sendepende de la koloroj 
de iamaj sistemaj moroj 
posteuloj nur surogaton 

kun li mi ĉiam trovas temon 
kaj kun aliaj nur dilemon 
ili min tute ne komprenas 

mi agis kontraŭ generalo 
kaj mi ĝois pro lia falo 
sed nun mi al konkordo emas 
Zuriko, la 14an de decembro 2006