Soneto pri Trink-Akvo-Jaro
komenciĝas Trink-Akvo-Jaro 
ne nur por meteorologoj 
kaj ankaŭ ne por hidrologoj 
sed por ni ĉiuj por homaro 

mi kiel kredanta verdulo 
deziras la agadsukcesojn 
kaj donas samtempe promesojn 
mi agos kiel volontulo 

rememorante la Danubon 
la unuan mondan agadon 
provokas mi samtempe dubon 

ĉu politikistoj komprenas 
la ekologian persvadon 
ke vivo de akvo devenas
Schönengrund, la 1an de januaro 2003